2a Sud-Azia Seminario
La historia dua Sudazia Seminario (SAS) finiĝis en la 28a de Februaro, 2014 post la aprobado de jenaj detalaj planoj:
La temo de la dua SAS estis: “ Amikeco, paco kaj kunlaborado pere de Esperanto en sudaziaj landoj”. Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj. Ni decidis okazigi trian SAS en Srilanko post du jaroj kaj fiksi la daton kaj lokon nur unu jaron antaŭ la programo. Ni ankaux decidis dauxrigi la nunan komitaton por kunordigi la pluan agadon de SAS kaj formi novan komitaton post iom da tempo kun la interkonsento de sudaziaj landoj. La unuaj ĉefaj celoj estos (1) Instrui Esperanton en Bangladeŝo kaj fortigi la Esperantan movadon en srilanko (2) instrui Esperanton en ĉiuj ĉefurboj de Sud-Aziaj landoj; (3) fari publikaĵojn pri Esperantaj kaj regionaj aferoj; (4) kunlabori gefrate por la regiona movado. (5) kune labori por la sinceraj agadoj por disvastigi esperanton kaj finigi internajn konfliktojn.
Jen estas detaloj de la programo de la dua SAS:
Je la 24a de februaro komenciĝis la dua Sudazia Seminario en Lahoro, la historia, kultura kaj la chef-urbo de Pang’aba provinco de Pakistano En tiu tago okazis lingvaj kursoj kaj ni ankaux propagandis nian lingvon en diversoloke en Lahorurbo. Je la 25a februaro estis registrado, komitata kunsido kaj interkona vespero. En la sekva mateno je la 10a horo, s-roBharat Kumar Ghimire, Adeel Butt kaj Shabbir Ahmad Sial instruis Esperanton , kaj la ĉefaj gastoj s-ro So Gilsu el Koreio kaj D-ro. Saeed Ahmad Farani komune inaŭguris la programon. La vic-prezidanto de PAKESA Rahim Shah cxantis bondezirversion de la sankta kurano kiu esprimis bondeziron por la program kaj mondpaco. La partoprenantoj de la seminario entute estis cxirkaux 40. Kelkaj gelernantoj el diversaj regionoj de Pakistano salutis la cxeestantojn. Cxiuj cxeestantoj tre bedauxris la mankon de barataj samideanoj. Kaj ili proponis ke ni okazigu train en Srilanko kie pakistanaj kaj barataj samideanoj povos partopreni.
La programo komenciĝis per la nacia kanto de Pakistano kaj la internacia himno, “La Espero”. Poste la prezidanto de Pakistana Esperanto-Asocio, Shabbir Ahmad bonvenigis ĉiujn partoprenantojn. En lia bonveniga parolado li diris ke Esperanto sendube taŭgas kiel pontligvo en la landoj de Sudazio. Tiam multaj reprezentantoj de diversaj urboj kaj individuoj elparolis pri nia lingvo per urduo. Tiu tago estis la mortdatreveno de la fondinto de PAKESA -ro Muztar Abbasi. S-ro Saeed Bukari parolis pri fondinto de Pakistana Esperanto Asocio s-ro Abbasi. Laux li Muztar Abasi estis tre bonkora homo. Li cxiam felicxigis kaj kontentigis siajn meborojn. Li estis ne nur bona esperantisto sed ankaux tre sociala aktivisto. Lia traduko de la sankta Kurano estis gravega kontribuo en la historio de la Esperanto Movado. En inauxgurparolado Prof. So Gilsu rakontis pri siaj vojagxoj al 65 landonj uzante Esperanto. Li kuragxigis cxiujn cxeestantojn por serioze lerni la lingvon por ke ankaux ili povu vojagxi tra la mondo. Prof. Saeed Farani prelegis pri sufizmo kaj Esperanto. Li klarigis ke ambaux havas saman principojn kaj celojn. Li ankaux rakontis pri la libro pri Sufizmo kiun li verkis en Esperanto.
Bondezirmesaĝoj el la tuta mondo estis legitaj de Adeel Butt, nome: de la estrarano de Universala Esperanto-Asocio Lee Jong Kee, la vic-prezidanto de KAEM Inumaro, prezidanto de ILEI Mirejo Grojo, eksa prezidanto de UEA Renato Corsetti, , KAEM-ano s-ro Mukunda Raj Pathik, , D-ro Giridhar Rao kaj Shyam Sundar Pol de Federacia Esperanto de Barato, kaj la sekretario de KAEM Chimedtseren Enkhee.
Ĉiuj landaj reprezentantoj salutis nome de siaj landoj kaj raportis pri sia landa agado. Ĉiuj emfazis ke SAS estas bezonataĵo por la regiono. Reprezentanto el Nepalo s-ro Bharat Kumar Ghimire, s-ro Saad el Panamo kaj s-ro So Gilsu prelegis pri siaj landoj.
Vespere okazis prelegoj en mezlernejoj. Prof. So Gilsu, : Prof. Saaid Fariani kaj Bharat Ghimire prelegis pri Esperanto kaj la utiligo de gxi .
Okazis komitata kunsido en la sama vespero, en kiu partoprenis BharatGhimire, Janardan Upreti,Shabbir Ahmad , Adeel Butt kaj aliaj pakistnaj esperantistoj.
La 27a februaro
Okazis interesa prelego en Universitato Pangxabo. La prelego estis organizita de dekanino de la universitato prof. Dr. Massarrat Abid . La titolo de la prelego estis” Esperanto: In the context of natural languages”. S-ro Bharat Kumar Ghimire prezentis la paperon anglalingve kaj poste komentis gxin D-ro Saad Farani kaj D-ro So Gilsu kaj plu klarigis la utiligadon de la lingvo. Multaj cxeestantoj starigis demandojn. Tiu cxi prezentado vere ricxigis la Sudazian seminarion kaj homoj multe aplauxdis. Cxirkaux cxiu jxurnalo de Pakistano publikis la raporton pri tiu chi prelego.
Post la prelego de la universitato komenciĝis Esperanto-kursoj, kies instruistoj estis s-roj So Gilsu kaj Bharat Ghimire. S-ro So Gilsu instruis kiel bone uzi la lingvon. Poste li prelegis pri la internacia lingvo Kaj li klarigis per ekzemplo kia estas la karaktero de ia internacia lingvo kiajn ecojn gxi devas posedi. La angla pro sia politia, kultura kaj ekonomia ligo gxi tute ne tauxgas por esti tia lingvo. Cxirkaux cxiu jxurnalo de Pakistano publikis la raporton pri tiu chi prelego.
Bharat Ghimire poste prelegis kaj ĉiuj partoprenantoj tre entuziasme diskutis la temon, la Esperanto-movadon en Sudazio. Ĉiuj opiniis ke Esperanto devas atingi ĉiujn landojn en la regiono, por ke ĉiu lando almenaŭ havu funkciantan asocion. Nur tiam SAS vere sukcesos.
Bharat Ghimire poste instruis kantojn kaj daŭrigis la paroligan kurson. En tiu tago forpasis bo-fratino de Sabbir kaj tio malgxojigis nin kaj li devis esti okupita tie. Cxiuj cxeestantoj ricevis atestojn post la kurso.
La 28 de marto
Ekskurso: Ni veturis al la Harappa, unu el la diversaj lokoj kun restajxoj de plej frua civilazaicio cxe la rivero Sindu. Lauxdire cxiuj Arjoj eniris Baraton kaj Nepalon tra tiu valo. Do, ni vizitis la gxisnuna plej antikvan lokon en nia vivo. Bedauxrinde prezidanto Shabbir Ahamid ne povis veturi kun ni pro la forpaso de sia bo-fratino. Ankaux pro la kosto ne cxiuj esperantistoj povis kuniri.
La ferma programo komenciĝis nur je la 9:30 vespere sub la kunvenestreco de Shabbir Ahmad, la prezidanto de Pakesa cxar gastoj alvenis de Harappa ege malfrue. Estis mirinde ke cxiuj samideanoj estis atendantaj en la kongresa halo.
Ĉiuj landaj reprezentantoj esprimis siajn opiniojn pri SAS. Nur en la ferma ceremonio, ni povis bonvenigi reprezentanton el Sxri lanko s-ro Zeiter . Li salutis la cxeestanojn kaj asertis sian volon okazigi trian SAS-on en sia lando. Li ankaux montris la Esperantan- singalan vortaron kiun li kompilis. Li opinis ke li jam ekde longe revis okazigi la Sudazian Seminarion en sia lando. Li ecx proponis tion dum la 5-a Aszia Kongreso en Bangaloro. La Seminarion finigxis per aro da proponoj farita de Sekretario de SAS Bharat Kumar Ghimire
Jenaj decidoj estis aprobitaj:
Temo de la SAS: Amikeco, Frateco kaj Kunlaboro pere de Esperanto kaj Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj. Dum la trilanda kunveno, ni uzu nur Esperanton. Tio pruvos ke Esperanto jam estas pontlingvo en nia regiono. Sed nur tiam ni sukcesos, kiam ni povos uzi nian lingvon en la tuta regiono.
Intertempe oni volas:
1. Aktivigi asociojn en ĉiuj sudaziaj landoj.
2. Instruii Esperanton en ĉefaj lokoj kie esperantistoj ankoraŭ ne troviĝas.
3. Refondi komitaton de sudaziaj landoj.
4. Establi konton por Sudazio ĉe UEA.
5. Aperigi gazeton nomitan Sudazio almenaŭ tri foje en la jaro, rete aŭ surpapere.
6. Reformi komitaton, kies elektitoj devos ricevi aprobon de siaj propraj organizoj kiel eble plej frue. Jen estas la nunaj komitatanoj.
Sekretario: Bharat Ghimire de Nepalo
Asistaj sekretarioj: Kotha Naga Siva Kumar de Barato, Adeel Butt de Pakistano.
Konsilantoj: S.S. Pal de Barato, Hori Yasuo de Japanio, kaj Renato Crosetti
Resumo de la seminario:
1. Okazis ok kursoj gvidataj de Bharat Kumar Ghimire, So Gilsu, Shabbir Ahamid, Janardan Upreti kaj Adeel Butt
1. Okazis 5 prelegoj
2. Pli malpli 50 homoj partoprenis ĉiutage. Ĉiuj opiinis ke SAS estis informplena kaj lingve fruktodona.
3. Multaj malgxojis de la manko de Bharataj esperantistoj kaj tuj proponis ke sekva renkontigxo okazu ie kie pakistanaJ kaj Barataj Esperantisoj kune estu.
Fine, ni elkore dankas al cxiuj kiuj aktive laboris por sukcesigi duan SAS-on.
Hejmo : Eventoj : La Praga Manifesto : Mapo : Projektoj : Novaĵoj : Pri ni
Resondado: Sud-Azia Seminario de Esperanto | La Federacio Esperanto de Barato