Federacio Esperanto de Barato (FEB) invitas vin partopreni en BEK 18, Barata Esperanto-Kongreso 2018, kiu okazos de la 15a ĝis la 16a de decembro 2018 en la urbo Puneo en Maharaŝtro.
La kongresa temo estas “Barato 19: taskoj kaj defioj”.
Bonvolu plenigi la aliĝilon, kaj oni kontaktos vin baldaŭ!
Aliĝilo
Okazas Landa Kongreso de FEB post longa paŭzo. Estas bona momento rigardi la movadon kaj ene de Barato, kaj en la kunteksto de la azia kaj la monda esperantaj movadoj. Pro niaj diskutoj dum la Kongreso, ni espereble alvenos al vizio de, kaj laborplano por, forta movado en Barato.
La Kongreso ankaŭ elektos novan estraron, kiu laboros realigi la vizion kaj laborplanon de FEB. Tiucele, BEK 18 invitas vin prezenti viajn ideojn kaj proponojn pri “Barato 19: taskoj kaj defioj”.
Kotizo: 1000 barataj rupioj (pagenda surloke). La kotizo inkluzivas manĝokostojn dum la Kongreso. Ĝi ne inkluzivas loĝadon. Jen la aliĝilo. Bonvolu plenigi ĝin. Oni kontaktos vin baldaŭ!
Kongresejo: La kongresejo de BEK 18 estos “Andhra Association” (http://www.andhraassociation.org) en Puneo. Ĝia adreso estas: 1264 Wrangler Paranjpe Road, Off Jangali Maharaj Road, Near Sambhaji Park, Deccan Gymkhana, Shivajinagar, Pune 411004. Jen ĝia loko en Google-Maps: https://goo.gl/maps/FTB95EE96sv
Provizora programo:
Sabaton, la 15an de decembro:
- Registriĝo (ekde la 10a matene)
- Solena malfermo (eventuale plurlingve por neesperantistaj gastoj)
- Salutoj kaj salutmesaĝoj
- Enkonduko de la Kongresa Temo
- Laborsesioj
- Elekto de la estraro de FEB
- Bankedo
Dimanĉon, la 16an de decembro:
- Publika diskuto
- Estraro de FEB prezentos siajn vizion kaj provizoran laborplanon
- Solena fermo
Por pli da informo, bonvolu kontakti d-ron Ranga aŭ s-ron Siva ĉe barata.kongreso@gmail.com.
Hejmo : Eventoj : La Praga Manifesto : Mapo : Projektoj : Fenestro – Nia blogo : Pri ni