BEK 18 – FEB elektas novan estraron

Raportas: A. Giridhar RAO

Jen la nova estraro de la Federacio Esperanto de Barato (FEB): Prezidanto: d-ro RANGANAYAKULU (Ranga); Vicprezidanto: d-rino Mina DAN (Mina); Ĝenerala Sekretario: s-ro KOTHA Naga Siva (Siva); Kasisto: s-ino Kirti Krishna RATNOO (Kirti). Bedaŭrinde, pro diversaj kialoj, nek Ranga nek Mina povis ĉeesti la Kongreson.

Partoprenatoj de BEK 18

La partoprenantoj de la Barata Esperanto-Kongreso (BEK 18) aprobis la elekton de tiuj Estraranoj dum la semajnofino (15-16 de Decembro) en Puneo. Dudek esperantistoj el 4 landoj partoprenis la Kongreson: krom, kompreneble, de Barato mem, estis s-roj Gafur MIRZO (Uzbekio), Miko SLOPER (Usono / Nederlando), kaj Olexandr MELNYK (Ukrainio). Pro la ĉeesto en la Kongreso de pluraj gekomencantoj kaj de la du Esperanto-kluboj en Puneo, kaj de aliaj lokoj, ni decidis labori dulingve: en Esperanto kaj la angla. En la neformalaj babiladoj la lingvoj etendiĝis ĝis la hindustana, maratha, telugua kaj malajala. Tiu politiko de lingva inkluzivo funkciis vere bone por la komencantoj. Krome, ĝi estis bona mesaĝo pri la inkluzivemo de la movado mem. La komencantoj ĉiuj promesis plibonigi siajn Esperanto-kapablojn.

Fakte, la kongresanoj ekvenis al Puneo jam de la 12a de Decembro. LKK-anoj, s-roj Nischad SALAM kaj Siva varme akceptis la gastojn; la tria LKK-ano, s-ro S S PAL, atingis Puneon nur dimanĉe, kaj do ne povis ĉeesti la Kongreson (sed vidu sube!). La kongres-hotelo estis tuj apud la kongresejo, kaj do ege oportune. Samekiel por SAS-4, ankaŭ ĉi-foje s-ro Juny WILFRED desegnis la emblemon kaj banderolon por BEK 18.

Antaŭ la inaŭguro, la kongresanoj kune matenmanĝis kaj ekkonis unu la aliajn. Dum la inaŭguro je Zamenhofa Tago, nome de la kvinkapa Konsilio de FEB, A. Giridhar RAO bonvenigis la kongresanojn kaj klarigis la kongresan temon, “Barato 19: taskoj kaj defioj”. Ĉefaj el ili estis: (i) la formiĝo de la Komitato kaj elekto de la Estraro de FEB; (ii) skizi kune laborplanon por FEB.

Poste estis la salutmesaĝoj – unue de la ĉeestantoj kaj poste la salutmesaĝoj tutmondaj. Estis abunde klare al la kongresanoj, ke la mondo rigardas al la movado en Barato kun granda intereso kaj espero. Sekvis malferma kaj vigla diskuto pri temo kiun ni pensis interesa kaj aktuala – “Internaciismo, sennaciismo kaj Esperanto en epoko de naciismo”. Gvidis la sesion Miko. Aparte por la komencantoj, la sesio estis bona enkonduko al la historio kaj filozofio de nia lingvo. Jen la raporto de Miko.

Gvidis la sesion Miko
s-ro Gafur Mirzo el Uzbekio
de maldekstre: s-ro Praveen, s-ro Nischad Salam, s-ro Siva, s-ro Miko, s-ro Giri, f-ino Rahel, s-ro Gafur
de maldekstre: s-ro Jignesh, d-ro A Giridhar Rao, s-ro Miko SLOPER, Idris, Batul.

Posttagmanĝe okazis la unua laborsesio. Dum ĝi estis anoncita la 12-membra Komitato de FEB. Giridhar klarigis la konsiston de la Komitatanoj: temas pri klopodo trovi ekvilibron inter la diversaj regionoj de la lando, inter viroj kaj virinoj, kaj inter novaj kaj spertaj esperantistoj. La kongresanoj aprobis per aplaŭdo la Komitatanojn kaj la Estraranojn de FEB. Kun tiu paŝo, finiĝis la ekzistokialo de la Konsilio. Tiuj du organoj nun prizorgos la aferojn de FEB.

Post mallonga paŭzo okazis arta vespero. Miko kunkantigis la kongresanojn per kantoj de la muzikgrupo Kajto. Gafur faris vervajn kaj amuzajn prezentaĵojn: kantojn, anekdotojn, ŝercojn, kaj proverbojn! Ĝuis la kulturan programon ankaŭ la familio Salam, inkluzive d-ro Abdul SALAM, la antaŭa Prezidanto de FEB. La tago finiĝis per bongusta kongresa bankedo.

Dimanĉe, unue Miko gvidis la seminarion pri Aktivula Maturigo (AMO). Tiucele li uzis unu el la lecionoj de la video-kurso Pasporto al la tuta mondo. Aparte la komencantoj tre ŝatis la videon kaj liajn klarigojn. Giridhar sekvis lin per sesio pri la laborplano de la nova Estraro de FEB. La ĉeestantoj kune diskutis la paŝojn eblajn por konsciigo, kapabligo kaj kunordigo de Esperanto en Barato. Venis multaj valoraj ideoj pri disvastigo de Esperanto; pri kursoj kaj kunestoj cele plialtigi niajn lingvonivelojn; kaj pri kunlaborado kun diversaj aliaj movadetoj enlandaj kaj tutmondaj. Eĉ pli bone, la ĉeestantoj surprenis respondecon por difinitaj taskoj.

Ankaŭ venis du ĵurnalistoj kiuj fotis kaj intervjuis la kongresanojn – la konversacio tiam fluis marathe, angle kaj esperante. La Kongreso finiĝis per bona, kuna tagmanĝo. Sed ne! Vespere, ses esperantistoj vizitis s-ron Pal. Kiel diris Nischad, “ĉar s-ro Pal ne povis veni al la Kongreso, la Kongreso venis al li!”

BEK 18
kun s-ro S S Pal

Pluraj esprimis sian kontenton pri la Kongreso. Ekzemple, Gafur deklaris: “Mi estas tre feliĉa pri la Kongreso! Mi sentas, ke mi estas kun amikoj kiujn mi konas jam de longe!” Kaj Miko diris: “Mi ege ĝuis la Kongreson, aparte la eblecon renkonti tiom da afablaj novaj amikoj. Dankon kaj ĝis revido!”

Pri BEK 18 aperis artikolo en la tagĵurnalo Hindustan Times je 19a de Decembro 2018.

Jen la ligilo: Barata Movado de Esperanto