Saluton karaj samideanoj,
Antaŭe ni volas danki al vi ĉiuj pro la elektado de la novaj estraroj por FEB. Speciale ni volas danki D-ro Giridhar Rao pro la gvido de ideoj de niaj UEA-anoj en la tutmondo.
Nome de D-ro Ranganayakulu, D-ro Mina Dan, Mi (Siva) kaj s-ino Kirti. Ni volas anonci ke la membriĝkosto en FEB por 2019 por ĉiuj estas senpaga. Mi sendas aliĝilon kun tiu ĉi mesaĝo. Bv. plenigi la aliĝilon.
Kion vi gajnas?:
- Vi certe estos en kontakto kun la organizo FEB
- Via nomo estas notita en UEA kiel la membro de FEB
- Vi ankaŭ ricevos novajn informojn pri la E-Movado
- Vi certe povas volontuli por la eventoj aŭ taskoj de FEB por Esperanta Movado en Barato
Ni certe volas konstrui grandan rondon de Esperantistoj en Barato senlace, tial ni volas havi movadistojn kiuj senlace laboros por Esperanto.
Notu: En 2019 ni anonocos la planon pri la aliĝo al FEB por venontaj jaroj.