La 16an de Novembro, 2019 komenciĝis kurso pri Esperanto en Aŭrovilo apud Pondiĉerio en la suda Barato. Temas pri oficiala kurso ĉe la Aŭrovila Lingvo-Laboratorio. Partoprenas ok lernantoj de kiuj kvar estas lingvo-instruistoj. Abundas entuziasmo pri Homaranismo, kiu similas al la filozofaj ideoj de Ŝri Aŭrobindo, poeto kaj filozofo sur kies konceptoj fondiĝis la urbeto Aŭrovilo.
Baldaŭ komenciĝos Aŭrovila Esperanto-Rondo kiu estos kvazaŭ klubo de esperantistoj kiuj kunsidos kaj kune manĝos kaj babilados ĉiu-dimanĉe ĉe la restoracio “La Terrace” apud la “Solar Kitchen” (Suna Kuirejo). Ĉiuj estas bonvenaj ĉe la Esperanto-Rondo.
Komenco bona, laboro duona.