Impresoj de la UK en Lillo (2015)

Iam Ludovikito vigligis la tro solenan stilon de la Zamenhofologio. Li ornamis siajn librojn per piedpilkeske saltetantaj zam-kapoj ĉarme kalvaj. Li spicis siajn komentojn per simile ludemaj teksteroj. En Lillo nia movado montris sin sufiĉe matura por povi vigligi la tro solenan stilon de niaj jubileaj solenaĵoj. Dum la nacia vespero aperis surpodie giganto nomata ‘naturamiko’. La prezidanto de la Akademio enmanigis al ĝi grandegformatan diplomon. Neniu faris arkaikan aludon al la vorto ‘grandegulo’, kiun Zamenhof uzis en la fruaj jaroj kiam la neologismo ‘giganto’ ankoraŭ ne eniris la lingvon. Ni ne plu patologie kroĉas nin al nombrado de butonoj sur la jakoj en pioniraj fotoj. Ni mature, dedistance rerigardas nian historion, per ridetemaj okuloj. La distancon nature kreas por ni la efektive ĉeestantaj intermezaj generacioj. Lulis ilin, en la avangardaj landoj, la daŭra nekonado de militoj, revenige al la nature pacamaj impulsoj, apud kiuj iam lulejis Esperanto mem. Tiu avangardo kreis al si mejloŝtonojn dum la laboraj sesioj de ĉi tiu jubilea kongreso. La asocio elektis junan posteulinon por la emeritiĝonta ĝenerala direktoro. Kaj la junulara sekcio de la asocio agnoskiĝis kiel formale sendependa realaĵo.

Probal

Ĉi tiuj vortoj ne aspektas kiel vojaĝimpresoj. Estas malfacile por relative ĵusa prezidinto ne spekti deproksime la farojn kaj stilerojn de sia asocio. Tia spektado miksiĝas kun la fizikaj kaj interpersonaj spertoj de simpla kongresado. Sed estas ja ĝojige, ke eblis resti inkognita. Multaj esperantistiĝis en la pasintaj du jaroj kaj tute ne konis la vizaĝon aŭ nomon de la ĵusulo, kaj do senĝene matenmanĝis kun ĉi tiu ordinara kongresano, parolante home kun homo. Kiam podkasta teamo petis intervjuon kaj insistis pri eksteresperanta temo, estis ege facile trakti tian temon sen ĝeniĝo pri movada posteno. La kazino de la kongresa amasfoiro faligis antaŭ mi feliĉigajn kartojn, kaj mi ĝoje ludis per ili. Eblis revidi la kutimajn geamikojn, trafi iujn nekutimajn post longe, konatigi Giulio Cappa kun Giridhar Rao, lunĉi kun Bill Mak, kaj iom post iom agnoski la fakton, ke hodiaŭ la ĉefa kontaktado okazas sur sociaj retpaĝoj, kaj ke la vidalvidoj iugrade duarangas al tiu vera renkontiĝado.

Probal

Unuafoje ĉi tiu kongreso disponigis sin en la reala tempo virtuale al la tuta Esperanta publiko, forskuante iamajn timojn, ke pro tia sinmalfermo reduktiĝos la amaseco de la foiro. La televido ne plu minacas la filman industrion. La virtualo ne plu minacas la surlokan virtuozecon, kiun homoj amase venados por spekti kaj partopreni. La prezentantoj dum ĉi tiu kongreso estis emfaze partoprenigaj kaj malfermaj.

Mi trovis aparte helpa al la gemuta etoso la komunan manĝadon en universitata restoracio, por kiu necesis antaŭmendi kuponojn. Tie la kazino de la hazardaj renkontiĝoj intense spektaklis; rezultis fenomene interesaj kaj absolute neniel antaŭvideblaj konversacioj, tre ofte pri ekstermovadaj temoj el la reala mondo. Mi ankaŭ ege ŝatis ĉi-foje la ekskursan tagon; ne ofte oni havas okazon por pilgrimi al Bulonjo, aŭ por en kontrasta kvieto posttagmeze konatiĝi kun malnova urbo Wimereŭ havanta pitoreskan historion kaj geografion. Efektive okazis kelkaj fuŝoj tiutage, pro manko de kunordigo, sed fuŝis tie geamikoj, kiuj ofte eltenis la sekvojn de miaj fuŝoj en aliaj jaroj, kaj mi iasence sentis min kvita; mi tute ne povis kuspiĝi pri iliaj tute etaj misordigoj. Multego funkciis perfekte, en situacioj plenaj je eblecoj por paneo. Mi devas gratuli la LKK, la CO, la estraron kaj aliajn, kiuj kunagis por ebligi tiun preskaŭan perfektecon de kongreso samtempe jubilea kaj mejloŝtona.

Probal Dasgupta

Hejmo  : Eventoj  :   La Praga Manifesto  :    Mapo   :   Projektoj  :   Novaĵoj  :  Pri ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.