La 3a Sud-Azia Seminario de Esperanto

La 3a Sud-Azia Seminario de Esperanto

Kolombo, Srilanko

31a oktobro, 2015 – 4a novembro, 2015

La 1a tago de SAS-3: (la 31a de oktobro, 2015)

Apud la flughaveno de Kolombo, Sri Lanko, en la kvartalo Katunayake okazis la 3a Sud-Azia Seminario de Esperanto en Trans Airport Hotelo.

Ekde 13a horo komenciĝis registrado por 3a SAS.

Jen la tagordo:

13:00 – 17:00 Registrado kaj Libroservo

17:00 – 18:00 Komitata Kunsido

18:00 – 19:00 Interkona Vespero

Hotelo Trans Airpot

DSC_0023

Seminarejo

12065554_1000644019993296_2030168565486448347_n (1) DSC_0005

La 2a tago de SAS-3 (la 1a de novembro, 2015)

Tagordo:

8:00 – 9:00 Matenmanĝo

9:00 – 10:30 Malfermo

Kompare al la antaŭaj Seminarioj, SAS-3 havis pli da partoprenitnoj. Jen la parolintoj dum la malferma sesio:

El Nepalo:

S-ro Bharat GHIMIRE, Sekretario de Sud-Azia Komitato

S-ino Indu Devi THAPALIYA, NESPA

El Barato:

KAEMano D-ro A Giridhar RAO

S-ro Kotha Naga SIVA KUMAR, Asistasekretario de Sud-Azia Komitato

El Pakistano:

S-ro Saeed Ahmad FARANI, Sud-Azia Komitato

El Srilanko:

S-ro Zeiter PERERA, Sud-Azia Komitato kaj LKK

El Japanio:

S-ro HORI Jasuo, Gvidanto de Sud-Azia Seminario

El Francio:

S-ino Liba GABALDA (ĉeĥa kaj franca esperantistino) kaj S-ro Floreal GABALDA(franca esperantisto)

Ankaŭ S-ro Jungkee Lee kaj S-ro Chimedtseren Enkhee sendis siajn bondezirojn per mesaĝoj kiujn ni legis en la Malfermo.

Kun ni estis organizanto kaj prizorganto pli mal pli ĉiuj aferoj de 3a SAS, s-ro Pradip Ghimire el Nepalo, bondeziris kaj salutis.

Malfermo

3a SAS1 (1)DSC_0042DSC_0057

10:30 – 11:30 Esperantaj Kursoj

Esperanta Kurso – Gvidistoj s-ro Janardhan kaj s-ro Cholnath el Nepalo

DSC_0068

Paroliga Kurso – Gividisto s-ro Reddy el Barato

DSC_0072

Esperantistoj kaj komencantoj de Esperanto ege ĝuis la kursojn kaj multe parolis nur en Esperanto inkluzive komencantoj. Gividistoj paroligis komencantojn multe kaj ankaŭ esperantistoj multe partoprenis por lernigi komencantojn kaj helpi gvidistojn.

11:30 – 12:30 Prelego – S-ro Hori Jasuo

S-ro Hori Jasuo parolis pri Esperanta Sumoo kaj invitis ĉiujn por partopreni. Ankaŭ li donacis atestojn al la homoj kiuj povis kanti Esperantan Himnon.

DSC_0097DSC_0100

Listo de partoprenantoj en Esperanta Sumoo

DSC_0103

Mi (Siva) kaj Pradip ankaŭ parolis pri nia sperto en la Esperanta Sumoo kaj kiel ni ĝuas la partoprenon.

12:30 – 14:00 Tagmanĝo

Tagmanĝo estis tre bongusta kaj estis Sri Lanka manĝaĵo de s-ro Zeiter Perera. Ni ĉiuj kune sidis kaj manĝis.

DSC_0109

14:00 – 15:30 Prelego de s-ro Cholnath pri Nepalo

S-ro Cholnath (CN) parolis pri Nepalaj kulturoj, lingvoj kaj multaj aliaj. Li ege bele diris pri Nepalo kaj li scias multe pri Nepalo.

DSC_0113

15:30 – 16:00 Tea paŭzo

16:00 – 17:00 Prelego de s-ro Reddy pri Barata Esperanta Movado

S-ro Reddy parolis pri la Esperanta movado en la lando Barato, li parolis pri kiel estis Barata Esperanta movado kaj kio okazis en tempo kaj tempo. Li ankaux diris pri la kursoj li havas pri Esperanto en Bengaluru en iu lernejo kaj kiel la studentoj lernas.

Kun s-ro Reddy, D-ro Giridhar kaj mi(Siva) parolis iom pli pri Barata Esperanta movado kaj kiel ni fartas. D-ro Giridhar instruas Esperanton en la universtiato Azim Premji kun la helpo de universitato. Li finis 2 semestran kurson por studentoj kaj multaj lernas pli. Ankaŭ li diris pri la kursoj kiuj tiuj li instruis en IIIT, Hajderabado.

Mi ankaŭ parolis pri la movado kaj kion mi faras pri la movado. El Barato, mi parolis pri la movado de Esperanto kaj kunsidoj kaj kiel ni fartas en movado. Mi ankaŭ aldonis ke ni havas novan retejon: baratejo.wordpress.com en kiu ĉiuj povas vidi movadan informon de Barataj Esperantistoj.

DSC_0115

18:00 – 19:30 Vespermanĝo

19:30 – 20:30 Nepala Vespero

Nepala Vespero estis ege bona kun multaj esperantistoj dancis kaj kantis en la Nepala lingvo kun pli mal pli Nepala kulturo kaj ankaŭ ni festis la festivalo Diwali.

DSC_0127 DSC_0142DSC_0269 DSC_0217

3a Tago de 3a SAS: (2a Novembro, 2015):

Bedaŭrinde ni ne havis iun Sri Lankan Esperantiston kun ni, kiam ni ekskursis sed ni ege ĝuis la veteron, kulturojn, lokojn kaj multaj aliaj.

Ni vizitis:

  • Ajurveda kaj spica ĝardeno
  • Tea ĝardeno
  • La templo de Budho Sri Dalada Maligawa

Iom da fotoj de Sri Lanka ekskurso:

DSC_0284 DSC_0294 DSC_0313 DSC_0298 DSC_0363 DSC_0408

4a Tago de 3a SAS: (3a Novembro, 2015):

Tagordo:

9:30 – 10:30 Komitata Kunsido

En komitata kunsido ĉeestis KAEMano D-ro Giridhar Rao, Sekretario de SAS s-ro Bharat Ghimire, Asista Sekretario de SAS (mi) s-ro Kotha Naga Siva Kumar, Gvidanto s-ro Hori Jasuo, NESPAnino s-ino Indu Devi, LKK ano S-ro Zeiter Perera, SASano s-ro Saeed Ahmad.

Ni diskutis pri 3 punktoj:

  1. Pri SAS fonduso: Ni prefere volis havi fonduson sub UEA por SAS kaj uzi tiun ĉi monon post kiam tiam ni havos alian SAS-on. S-ro Bharat diris ke li kalkulos kaj diros al ni kiom da mono ni savis en tiu ĉi SASon kaj metos la saman en la nova konto SAS sub la UEA.  
  2. La venonta 4a SAS okazos en Barato, d-ro Giridhar Rao kaj mi proponis ke ni povos aranĝi en Barato, kaj ni diskutos kun la aliaj Barataj Esperantistoj.
  3. Pli kaj pli ni ankaŭ zorgu venontfoje pri la aranĝoj kaj estu facile por ĉiuj.

11:30 – 12:30 Prelego de profesoro Saeed Ahmad

Profesoro Saeed Ahmad prelegis pri la kulturoj kaj tiuj efektoj komparinte kun ĉiuj homoj kaj siaj uzoj.

DSC_0412

12:00 – 14:00 Tagmanĝo

14:00 – 15:00 Prelego pri Sri Lanko E-Movado gvidisto s-ro Zeiter Perera

S-ro Zeiter prelegis pri la E-movado en Sri Lanko kaj situacioj en kiuj ili estas nun. Multaj homoj en Sri Lanko pensas pri la mono kaj ni ek ne povas uzi Esperanton en komercaj aferoj kaj pro tiu ĉi afero multaj ne lernas Esperanton. Sed, la esperantistoj en Sri Lanko laboras por grandigi nombron de E-istoj.

DSC_0417

16:30 – 17:30 Tea paŭzo

17:30 – 19:00 Filmo de s-ro Floreal kaj s-ino Liba

S-ro Floreal kaj s-ino Liba vidigis filmon de siaj spertoj, kiuj ili spertis en Nepalo en la speciala veturo ili havis kun Nepalaj esperanstistoj.

19:00 – 21:00 Bankedo kaj aliaj programoj

S-ro Hori ludigis kaj ridigis.

S-ro Bharat kaj aliaj Nepalaj Esperantistoj dancigis.

DSC_0434 DSC_0481 DSC_0517 DSC_0500 DSC_0484 DSC_0094

5a Tago de 3a SAS : Fermo de ĝojo kaj espero.

Finfine ni estis pli ol 21 homoj el Nepalo, 5 homoj el Barato, 6 homoj el Sri Lanko, 1 el Pakistano, 2 el Francio, 1 el Japanio kiuj ĉeestis tiun chi aranĝon esperante.

Blogo: La 3a Sud-Azia Seminario de Esperanto

Tiu prezentaĵo postulas Ĝavoskripton.

 

Hejmo  : Eventoj  :   La Praga Manifesto  :    Mapo   :   Projektoj  :   Novaĵoj  :  Pri ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.