Karaj,
Jen estas raporto de la 5a Azia Kongreso. Resume:
1. La 11an-la15an de februaro okazis la 5a Azia Kongreso en Bengaluro,
Barato.
2. En g^i partoprenis 160 (alig^intoj 254) el 29 landoj (el Azio 13, el
ekster Azio 16). La nombro de la landoj (ambau^ el Azio kaj el ekster Azio)
estis rekorda.
3. S-ro LEE Jung-kee el Koreio elektig^is kiel la nova prezidanto de
Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. Hori el Japanio eksig^is.
4. La 6a Azia Kongreso okazos en junio 2010 en Ulaanbaatar, Mongolio.
Nenio estas pli internacia ol Esperanto
(esprimo de s-ro Muhammad Mahbubul Huq en la Fermo)
La 11an ? la 15an de februaro 2008 en Bengaluro, Barato, okazis la 5a Azia
Esperanto-Kongreso tre sukcese kun la temo “Esperanto en multlingva Azio”.
Partoprenis el la plej diversaj landoj
La plej granda Azia Kongreso (en C^inio en 1996) konsistis el 585 alig^intoj
el 18 landoj, do tiu ?i bengalura Kongreso ne estis tiel granda kiel tiu,
?ar la nombro de la alig^intoj estis nur 254 kaj tiu de la partoprenantoj
estis 160. Sed tiuj partoprenantoj venis el 29 landoj, el kiuj 13 estis el
Azio kaj la 16 estis el ekster Azio. En la antau^aj AK-oj, eble azianoj
venis nur el C^inio, Japanio, Koreio kaj malmulte da aliaj landoj, sed en
tiu c^i Kongreso partoprenantoj venis el jenaj landoj: Banglades^o, Barato,
C^inio, Irano, Israelo, Japanio, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pakistano,
Srilanko, Tag^ikio, Vjentamio, nome preskau^ el c^iuj landoj, kie ekzistas
Esperanto-movado.
La plej multe alig^is el Japanio (86), tamen ankau^ multe (21 homoj) ne
venis. C^u tio signifas la maljunig^antan/intan japanan Esperanto-movadon?
El Barato 35 alig^is, sed tre bedau^rinde nur malmultaj barataj junuloj
estis en la kongresejo. Kie estas barataj junuloj? La kongreso estas la plej
bona loko por sperti la vivantan Esperanton, tamen la barata movado ne
sukcesis doni tian s^ancon al gejunuloj. Male el Nepalo 28 alig^is, kaj ili
tre energie kaj june laboris kaj agadis en la kongresejo. Jam tradiciaj
Internaciaj Himalajaj Renkontig^oj kaj la 4a Azia Kongreso en 2005
antau^enpus^is la movadon. El C^inio 16 kaj el Pakistano 10 alig^is, sed pro
vizo-problemo duono el C^inio kaj neniu el Pakistano (krom unu log^anta en
Kanado) venis. LKK klopodis pri la vizo, sed tre bedau^rinde tio ne efikis.
Oni ne rajtas malhelpi pacamajn homojn agi por paco, sed la realo tion ne
permesis. El ekster Azio venis 33 homoj. Tio estis mirinda. Dank’ al iliaj
partoprenoj la kongreso estis pli internacia kaj certe profitis.
Interamikig^o lau^ la “barata tempo”
La kongresejo estis Kunvena Centro de Nacia Instituto pri Mensa Sano kaj
Neu^ra Scienco. La haloj estis tre tau^gaj por nia kunveno kaj krome la
koridoroj kaj spaco ekster la haloj estis tiel larg^aj, ke ni povis libere
uzi tiujn kiel budejojn kaj ec^ kunvenejojn. C^iuj rajtis g^ui la bankedon,
tagmang^i kune kaj teumi dufoje po 30 minutoj. Dank’ al la spaco kaj la
libera tempo ni povis multe amikig^i unu kun la aliaj lau^ la barata tempo.
Nacia Vespero konsistis el belegaj tradiciaj dancoj fare de profesiaj
dancistoj, kaj la internacia Arta Vespero el amatoraj kantoj, muzikoj,
dancoj kaj au^kcio fare de la partoprenantoj.
Okazis diversaj fakkunsidoj (entute 33) de la fakaj, konversaciaj, artaj,
politikaj, edukaj, lingvistikaj g^is KAEM-aj. En la koridoro partoprenantoj
g^uis japanajn paperfaldarton, kaligrafion, abakon kaj surpos^tkartan
desegnadon.
La Inau^guron prezidis s-ro Hori Jasuo, sed la Fermon s-ro LEE Jungk-kee,
c^ar dum la kongreso elektig^is nova prezidanto kaj novaj komisionanoj pri
Azia Esperanto-Movado (KAEM). En la Fermo mongola reprezentanto s-ro Enkhee
Chimedtseren invitis la kongresanojn al la 6a AK okazonta en junio 2010, kaj
la nova prezidanto s-ro LEE lau^tvoc^e adresis sian sian laborplanon kaj
deklaris la fermon de la kongreso.
Poste de la 16a g^is la 22a okazis du postkongresoj: unu al nordo kaj unu
al sudo.
Jen esta smia persona impreso:
Mi g^uis la renkontig^ojn
Povi foje renkonti unu la alian estas unu granda avantag^o de
esperantistoj. Inter fremdlandanoj malofte okazas re-renkontig^o, sed inter
esperantistoj tio estas tre oftaj. Dum la lastaj 12 monatoj mi renkontis
Indu el Nepalo trifoje: dum la Himalaja Renkontig^o en marto, dum la
Jokohamo-UK en au^gusto kaj c^i-foje. Tiamaniere en Esperantujo estas oftaj
renkontig^oj. Tiuj donas al mi grandan g^ojon.
Mi renkontis unuan fojon s-ron Zeiter Perera el Srilanko, s-ron Firdaus
Shukurov el Tag^ikio kaj s-ron Muhammad Mahbubul Huq el Banglades^o, kiujn
mi konis per interreto kiel verajn samideanojn, sed c^i-fojaj renkontig^oj
kun ili donis al mi pli fortajn impresojn, naskinte en mi amikecon kaj
solidarecon. En la kongresejo okazis tiaj renkontig^oj tie kaj c^i tie, kaj
mi konstatis, ke tiaj estas la plej grandaj motoroj por progresigi la
movadon.
G^is 2010, kiam okazos la 6a AK en Mongolio, ni nutru amikecon pere de
pos^to kaj interreto, kaj en la kongreso eksplodigu la g^ojon de
renkontig^oj.
Fine mi dankas al LKK-anoj, kiuj klopodadis por la bela kaj sukcesa
kongreso.
(Raportis Hori Jasuo)
HORI Yasuo (s-ro)
<hori-zonto@…>
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio
Hejmo : Eventoj : La Praga Manifesto : Mapo : Projektoj : Novaĵoj : Pri ni