Renkontiĝo en Bengaluro : Snehaja Venkatesh

Raportis Snehaja Venkatesh [snehaĝa venkateŝ]

Je la 29a de aprilo 2016, mi iris al la universitato Azim Premji (APU) por renkonti d-ron Giridhar Rao kaj s-inon Ramya (Ramja loĝas en la sankta urbo Tirupatio). Post longa veturado, mi eniris APU tagmeze. Mi renkontis d-ron Giridhar Rao (precize post unu jaro kaj unu monato. Ni antaŭe renkontiĝis je la 29a de marto 2015.) Do, certe mi estis tre feliĉa. Renkonti s-inon Ramja, kiun mi ekkonis nur antaŭ 15 tagoj, estis granda plezuro.

Ni babiladis pri multaj aferoj – muziko, kulturo, mia studado kaj pri gramatiko, ĉefe pri la uzo de “igi“ kaj “iĝi“. Estas tre interese, kiel, se oni faras etan eraron en la gramatiko, la tuta signifo de la frazo ŝanĝiĝas. Ni ankaŭ povis renkonti s-ron Ajita kaj s-ron Himanshu (novaj esperantistoj), kiujn mi antaŭe salutis en la babilejo de www.lernu.net. La vizaĝesprimoj de kolegoj de d-ro Giridhar Rao, kiuj vidis nin babilantaj en Esperanto, estis interesaj! Mi lernis kelkajn novajn vortojn kaj diversaj manieroj en kiu oni povas komuniki la saman sencon. Tri horoj — ja, la tempo vere rapide flugis!

2015-07-01-14-54-00-344-2

S-ino Snehaĝa Venkateŝ

Hejmo  : Eventoj  :   La Praga Manifesto  :    Mapo   :   Projektoj  :   Novaĵoj  :  Pri ni