SAS-4 raporto

Anonco pri SAS-4 | SAS-4 fotaroj | SAS-4 komunikoj

SAS 4 Logo_lowResJPEG-01

Raportas Bharat Kumar Ghimire, Sekretario, Komitato de Sud-Azia Seminario, pri la 4-a Sud-Azia Seminario.

Sukcese okazis la kvara Sud-Azia Seminario (SAS-4) en Barato

La historia Kvara Sud-Azia Seminario (SAS-4) finiĝis en la 15a de oktobro 2017 post la aprobo de jenaj detalaj planoj:

La  temo de SAS-4 estis: “Loka Kulturo kaj Monda Civitano”. Esperanto estu ilo por koni  sin mem kaj sian propran kulturon kaj pere de la neŭtrala lingvo respekti unu la alian. Nur tiam unu iĝas monda civitano. Ni decidis okazigi la kvinan SAS en Nepalo post du jaroj kaj fiksi la daton kaj lokon nur unu jaron antaŭ la evento. Ni ankaŭ decidis daŭrigi la nunan komitaton por kunordigi la pluan agadon de SAS kaj formi novan komitaton laŭ la bezono kun la interkonsento de sudaziaj landoj. La unuaj ĉefaj celoj estos fortigi lokan movadon, precize la movadon en Barato.

La partoprenantoj de SAS 4 en la 15a de oktobro akceptis la sekvan laborplanon por la starigata laborgrupo de FEB.

  1. Starigi provizoran laborgrupon por FEB.
  2. Krei laborplanon por FEB, aprobota de la 4a SAS.
  3. Pripensi manieron formale elekti novan estraron por FEB.
  4. Trovi vojon aktualigi la Statuton de FEB.
  5. Starigi retan grupon kaj aliajn kontaktilojn por instruistoj, kunlabore kun ILEI.
  6. Kunlaobri kun UEA kaj ILEI por povi disdoni atestilojn pri kurspartopreno.
  7. Taksi la inform- kaj instru-helpilojn je dispono.
  8. Evoluigi planojn por krei novajn helpilojn, laŭ la bezonoj.
  9. Esplori eblojn por starigo kaj flego de informcentro en Barato.
  10. Eldoni retan revuon – rekreu membraron – enkonduku 3-jaran membrecon.
  11. Plekti sudazion pli forte en la bultenon de KAEM ‘Esperanto en Azio’.
  12. Proponi trejnkursojn, eble pere de la AMO-programo.
  13. Taksi la utilon de reklamkampanjo en Facebook, kiun UEA povos helpi realigi.
  14. Solvi la pagadon de AM-kotizoj al UEA.
  15. Altigi la nombron de individuaj membroj en UEA pere de Fondaĵo Canuto.
  16. Nomumi ĉefdelegiton por Barato, kiu administru kaj kreskigu la Delegitan Reton.
  17. Efikigi la laboron de FEB per starigo de du regionaj branĉoj: norda kaj suda Barato.
  18. Restarigu la Kongresojn de FEB.

Jen detaloj de la programo de SAS-4: 

Je la 12a de Oktobro 2017 komenciĝis SAS-4 en Indian Social Institute, Bengaluro, Barato. Dum la unua tago okazis nur Esperantaj kursoj de diversaj niveloj. Gvidis kurson s-ro Punya Prasad Acharya kaj Stefan MacGill. Okazis registrado de la partoprenantoj.  Registriĝis 54 personoj el 7 landoj: 38 el Nepalo, 11 el Barato kaj po unu el Hungario, Svislando, Japanio. Francio kaj Rusio. Ĉeestantoj babilis kaj konatiĝis unu kun la aliaj. Dume okazis libro-ekspozicio.

Je la 13-a de oktobro:  La solena malfermo okazis je la 9:30. La Vicprezidanto de UEA Stefan MacGill kaj Prezidentino de ILEI Mirejo Grosjean esprimis siajn bondezirmesaĝojn. Ili emfazis, ke ili ĉiam pretas kunlabori kun regionaj esperantistoj en sia agadkampo. Patro Francis, estro de la Instituto, deziris sukceson de la Seminario.

Landaj reprezentantoj salutis nome de siaj landaj asocioj. De Barato salutis d-ro PV Ranganayakulu, de Nepalo: s-ino Indu Devi Thapaliya, de Japanio: s-ro Hori Yasuo, nome de svisaj esperantistoj salutis s-ino Mirejo Grosjean, kaj nome de francaj esperantistoj  s-ino Ewa Grochowska. Giridhar Rao bonvenigis la seminarianojn. Poste D-ro  Giridhar Rao proklamis la seminarian temon “ Loka kulturo, Monda Civitano.” Suda Azio estas regiono de diverseco. Troviĝas malsamaj kulturoj, religioj, manĝaĵoj, vestaĵoj. La loĝantaro estas ligita al iu el tiuj kulturoj kaj lingvoj  sed Esperato ludas rolon por aliri al la monda kulturo.

Gratulmesaĝoj de diversaj partoj de la mondo estis legitaj de d-ro Giri mem.    Kortuŝa gratulmesaĝo de  prof.  Saeed Ahmad el Pakistano estis aparte legita, ĉar li ne povis partopreni la seminarion pro la viza problemo.  Post la inaŭguro sekvis prelego de D-ro P.V. Ranganayakulu. Li priparolis lokan kaj regionan movadon.  Li skizis historion de la esperanto-movado en Barato kaj kial nun ĝi ne bonorde antaŭeniras? Li eĉ proponis dividi la movadon inter orienta Barato kaj suda Barato pro la vasta teritorio kaj diversaj lingvaj familioj.

FB_IMG_1508492498077

Okazis prelego de S-ro Stefan MacGill en “Analizo de la movado en Sud-Azio” Li dividis grupetojn kaj laborigis la partoprenantojn en diversaj temoj.  Je la 12a  okazis prelego de  Mirejo Grosjean pri la seminaria temo. “Loka kulturo, Monda Civitano”.  Ŝi montris, kiom normale estas ligiĝi al sia kulturo kaj kiom malfacile estas respekti alies kulturon. Ŝi citis Zamenhof « ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj » kaj faris parafrazon de tiu citaĵo : « ne brahmin kun dalit, sed homoj kun  homoj ». Post la tagmanĝo okazis prelego  de S-ro  Bharat Kumar Ghimire  pri Nepalo  kaj daŭripova turismo.  Esperanto-movado kaj turismo estas ligitaj en Nepalo. Neniu el ili sukcesos se ni disiĝus unu de la alia.  Turismo subtenas la movadon kaj movado subtenas la turismadon. Ambaŭ  profitas unu de la alia.  Multaj aŭskultintoj partoprenis en tiu prelego kaj kontribuis en tiu temo. Poste okazis  kursoj de Esperanto.  S-ino Indu Devi Thapaliya  gvidis komencantan kurson kaj S-ino Ewa el Francio gvidis progresintojn.  Okazis muzikvespero de Hori Yasuo post la vespermanĝo je la 8:30 post la eta prelego pri fondaĵo Canuto de Stefan MacGill.  S-ro Hori Yasuo ludis muzikilojn de diversaj landoj kaj amuzigis la ĉeestantojn.

Je la 14-a de Oktobro okazis tuttaga ekskurso.  Ĉiuj  gastoj  vojaĝis al Janapada Loko por vidi lokan kulturon kaj historiaĵon. Gvidis la grupon ĉarma junulino el Barato : Snehaja Venkatesh. Partoprenantoj ĝuis lokan manĝon servitan sur bananarba folio en bela etna parko. Ni vizitis kelkajn templojn kaj parlamantariejon survoje. Ĉiuj ĉeestantoj surhavis esperantan T-ĉemizon por reklami la lingvon.  Kaj por kongrui kun la seminaria temo ni vizitis lokan kulturon kaj mangxis lokan manĝon (Loka kulturo) kaj samtempe ni surhavis T-ĉemizon de esperanto kaj parolis internacian lingvon esperanton (monda civitano).  Reveninte de la ekskurso, post la vesperamanĝo, sekvis danca vespero kun pluraj nepalaj dancoj prezentitaj  de s-ino Indu Devi Thapaliya, Dipa Dahal kaj Sharmila Phuyel. Poste okazis pluraj grupprezentaĵoj de lokaj gejunuloj, kiuj havis en la sama domaro alian programon.  FB_IMG_1508492541470

Je la 15a de Oktobro: okazis  komitata kunsido de SAS. Partoprenis s-roj  Bharat,  Kotanaga, Giri, Indu, Shree, Punya, Prakash, Mirejo, MacGill kaj konsilanto Hori.  La komitato decidis okazigi kvinan SAS en Nepalo en 2019, aprobis provizoran komitaton de FEB. Akceptis proponon de Mirejo por okazigi malferman kvintagan seminarion en Katmanduo kunlabore kun aliaj organizaĵoj.  La kunsido aprobis laborplanon prezentitan de vic-Prezidanto de UEA MacGill.  Post la komitata kunsido, je  9:30.  Laŭ la plano okazis Prelego de  Mirejo Grosjean  sub la titolo “ Kiel arbo en vento: Loka kulturo, Monda civitano.” Ŝi prezentis jenon : Neniu homo povas eviti sian lokan vivmanieron alivorte sian kulturon. Ĝi envenas  de la naskiĝo sed sama homo povas estis parto de la mondo diversmaniere. En nuna mondo, ni pli kaj pli iĝas tutmonda civitano.  Esperanto estas unu ilo por aliĝi al la alia mondo. Nur inteligentaj homoj sukcesas rilati kun aliaj kulturoj en plena respekto.  Sekvis prelego de S-roj Stefan MacGill kaj d-ro Ranga en fortigado de la movado en Sud-Azio” D-ro Ranga resumis la movadon en sud-Azio, speicale Baratan movadon. Okazis grava diskutado rilate la fortigadon de la loka movado.  Poste, propono de Stefan MacGill  estis akceptita de la grupo. Li proponis 15-punktan laborplanon por antaŭenigi la movadon en Barato. La kunveno unuanime akceptis trimembran provizoran komitaton de FEB. La komitato konsistas el D-ro Ranga, D-ro Giri kaj Siva Kotha Naga.  La komitato kun interkonsento kun aliaj membroj de la lando okazigos la kongreson plej baldaŭ kaj laboros por plenumigi la proponitajn laborplanojn.

Post la tagmanĝo  je la 2a horo okazis prelego de Bharat Kumar Ghimire pri ” Kiel varbi esperanton en Sud-Azio.”  Esperanto ne devas esti traktata kiel normala afero dum ni prelegas aŭ propagandas. Ne estas facile konvinki homojn en la regiono ĉar Esperanto ne donas rektan profiton al la individuo. Do, devas allogi al homoj, ke esperanto estas taŭga filozofie kaj mense. Fanfaronado pri esperanto ĉiam malhepas al nia movado. Do, tio, kion vi klare scias, nur tiaj aferoj devas iri al homo ; alimaniere homoj ne fidas je ni.   Li prezentis kiel maniere ni povas allogi al homoj. Je la 3a horo okazis prelego de Siva. Li parolis pri la seminara temo. Li kiel Sud-Baratano, li scias sian lokon sed per de Esperanto li sentas sin esti monda civitano. Li priparolis pri siaj vizitoj en Japanio kaj Nepalo. Kvankam li estis de alia kulturo sed pere de la lingvo esperanto li lernis lokan kulturon kaj asimiliĝis en fremda kulturo.  Sekvis prelego de Hori Yasuo pri “ Japana Puparo Japanigas Francaj,  Svisajn lernantojn”. Li ricevis artaĵojn el eŭropaj landoj por konsoli japanajn viktimojn de Japana katastrofo.  Li ankaŭ komparis necesejajn sistemojn en Barato, Ĉinio, Japanio kaj okcidento. Kvankam ni almenaŭ 10 foje vizitas necesejon, ni ne serioze pensas pri ĝi.  Do li celis diri ke ju pli simpla afero des pli komplika por esprimi ĝin.

La fermo de la 4a SAS komenciĝis je 5:30. Ĉiuj landaj reprezentantoj esprimis siajn opiniojn rilate al SAS.  Parolante en finceremonio  la Vic-Prezidanto de UEA  diris, ke la Kvara SAS estas historia paŝo de la regiona movado precize al la loka movado.  Li esperis ke la laborplano prezentita de li estos plenumita kaj ka ĝi estas grandega paŝo por antaŭenigi la movadon.  Nur internaciaj eventoj kiel UK  kaj  Azia kongreso ne sufiĉas por kunigi malriĉajn esperantistojn, do SAS plenumos tiun mankon. Hori Yasuo el Japanio diris ke  Azio estas grandega kontinento do KAEM ne povas regi tutan Azion,  tial oni devas  ĝin dividi inter diversaj regionoj por evoluigi la movanon en la tuta kontinento.  Li dankis al la organizantoj kaj aktivuloj de SAS, ĉar lia revo realiĝas nun pli kaj pli.

Mirejo Grosjean  dankis la organizantojn de SAS pro tio, ke ŝi havis ŝancon viziti kaj koni la landon.  S-ino Ewa el Francio pli klarigis la seminarian temon kun diversaj citaĵoj.   D-ro Giri pli klarigante pri la seminaria temo diris, ke ĉiuj agadoj de SAS  per si mem estas interkultura kompreniĝo. Esperanto ludas rolon kiel ilo penetri en iun individuan kulturon. Sud-Azio estas la regiono multlingva kaj kulturariĉa,  Esperanto instruas nin respekti  alies kulturon kaj lingvon. Tio eblas pere de nia neŭtrala lingvo esperanto. Ni konu  la lokan kulturon de la mondo pere de esperanto kaj samtempe iĝu monda civitano. Li dankis al ĉiuj kiuj helpis por sukcesigi la programon. Sekretario de SAS  Bharat K. Ghimire  raportis pri ĉiuj seminariaj agadoj (prelegoj kaj programeroj). Financraportoj estos prezentotaj poste.  Organizantoj kaj ĉeestantoj dankis al ĉiuj partoprenantoj, subtenantoj,  helpantoj, KAEM, ILEI kaj UEA pro subteno kaj sukcesigo de la Kvara SAS. Kaj same esperis por sukcesigo de la  kvina SAS en Nepalo.

Komitatanoj: Bharat Kumar  Ghimire (sekretaria laboro),  Kotha Naga Ŝiva Kumar (publikado), Shabbir Ahmad Sial, Zietier Perera (membroj)

Konsilantoj: S.S. Pal de Barato, Hori Yasuo de Japanio, kaj Renato Corsetti

Resumo de la seminario:

  1. Okazis 6 kursoj gvidataj de Punya Acharya, Indu Devi Thapaliya, Stefan MacGill, Hori Yasou  kaj Ewa Grochowska
  2. Okazis 9 prelegoj
  3. 44 homoj partoprenis ĉiutage. Ĉiuj opiniis ke SAS estis informplena kaj lingve fruktodona. Ni tradukis Nepale por komencantoj.

Fine, ni elkore dankas al ĉiuj kiuj aktive laboris por sukcesigi la kvaran SAS-on.

Jen la listo de partoprenantoj:

  1. A.S Venkatesh Reddy (Barato)
  2. Indu Devi Thapaliya (Nepalo)
  3. Ewa Grochowska (Francio)
  4. Sharmaila Phuyal (Nepalo)
  5. Mahendra Bishwakarma (Nepalo)
  6. Kalpana Bajgain(Nepalo)
  7. Janardan Uprety(Nepalo)
  8. Dilli Ram Paudel(Nepalo)
  9. Ashok Kumar Siwa(Nepalo)
  10. Dipak Kumar Shrestha(Nepalo)
  11. Umesh Prasad Acharya(Nepalo)
  12. Sitaram Dhakal(Nepalo)
  13. Ramesh Prasad Chalise(Nepalo)
  14. Maheshor Shrestha(Nepalo)
  15. Prakash Ghimire(Nepalo)
  16. Shanta Ghimire(Nepalo)
  17. Yugal Bhattarai(Nepalo)
  18. Deepak Raj Poudel(Nepalo)
  19. Saurabh Acharya(Nepalo)
  20. Ganesh Prasad Neupane(Nepalo)
  21. Rajendra Acharya(Nepalo)
  22. Tuka Nidhi Lohani(Nepalo)
  23. Dipa Dahal(Nepalo)
  24. Uttam Shrestha(Nepalo)
  25. Shree Prasad Pokharel(Nepalo)
  26. Tika Devi Kafle(Nepalo)
  27. Anusha Niraula(Nepalo)
  28. Ganesh Niraula(Nepalo)
  29. Yasoda Chapagain(Nepalo)
  30. Biddhya Devi Khanal Poudel (Nepalo)
  31. Sulochana Adhikari(Nepalo)
  32. Mahendra Dhakal(Nepalo)
  33. Shakuntala Dhakal(Nepalo)
  34. Sharashowati Dhakal(Nepalo)
  35. Shubha Ghimire(Nepalo)
  36. Shrishant Dhakal(Nepalo)
  37. Bharat Kumar Ghimire(Nepalo)
  38. Punya Prasad Acharya(Nepalo)
  39. Mirejo Grosjean(Svislando)
  40. Hori Jasuo(Japanio)
  41.  P.V Ranga Nayakulu(Barato)
  42. Kostantin Shtykh(Rusio)
  43. Praveen Raghunandan(Barato)
  44. Kirti Krishna(Barato)
  45. Ridhima Garg(Barato)
  46. Suchitra Khatri(Barato)
  47. Binita Rimal(Nepalo)
  48. Agait Niraula(Nepalo)
  49. Stefan MacGill(Hungario)
  50. Giridhar Rao(Barato)
  51. Pratibha Khaushal(Barato)
  52. Sehaja  Venkatesh(Barato)
  53. Himanshu Upadhayaya(Barato)
  54. Kotha Siva Naga(Barato)fb_img_1508492474828.jpg

Hejmo  : Eventoj  :   La Praga Manifesto  :    Mapo   :   Projektoj  :   Novaĵoj  :  Pri ni