SAS-4 (2017): Bengaluro, Barato

La 4-a Sud-Azia Seminario (SAS-4) | Raporto pri SAS-4SAS 4 Logo_lowResJPEG-01

(Emblemo desegnita de s-ro Juny Wilfred)

Temo: Loka kulturo – Monda civitano

Kiam: Vendrede la 13an ĝis dimanĉe la 15an de oktobro 2017

Kie: Indian Social Institute, Bengaluro, Barato

Aliĝilo: Jen la SAS-4 aliĝilo (http://bit.ly/sas4-alighilo)

Aliĝkotizoj: Kiel promesite, ne estas altaj!

La kotizoj varias depende de la loĝlando de la aliĝanto, laŭ la jena grupigo:

A-Landanoj: 20 eŭroj
B-Landanoj: 10 eŭroj

A: Ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

B: Ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko kaj Latina Ameriko.

La kotizoj estas pagendaj surloke en Bengaluro, dum SAS-4.

Bonvolu noti, ke la aliĝkotizo kovros la manĝokostojn kaj la matenan kaj vesperan teokafojn en la Seminariejo dum la 13a, 14a kaj 15a de oktobro. Aliĝintoj devos krome pagi (rekte al la Seminariejo, Indian Social Institute) por sia (i) loĝado, kaj (ii) manĝado dum la aliaj tagoj de sia restado. Simile, aliĝintoj devos mem pagi por la ekskurso. La aliĝkotizo ne inkluzivas tiujn pagojn.

afisho-sas-4-densa

 

Detala programo (PDF).

Pri la temo: Ni ĉiuj ĝuas niajn lokajn kulturojn: niajn lingvojn, festojn, manĝaĵojn kaj vestaĵojn. Kaj kiel esperantistoj ni ĉiuj estas ankaŭ mondaj civitanoj, ĉu ne?

Kadre de la 2017 UN-jartemo pri daŭripova turismo, dum SAS-4 ni lernos pri la lokaj kulturoj de niaj mondaj civitanoj! Kaj ni dividos la spertojn esti samtempe kaj lokanoj kaj mondanoj.

Estos kompreneble multaj pliaj aranĝoj – kantado, lingvokursetoj, labortendaroj…. Ni pliriĉigos la programon dum la venontaj monatoj!

Pri la urbo, Bengaluro: Ni revenos al Bengaluro, la kongresurbo de la 5-a Azia Kongreso en 2008. Tiutempe, ni verkis paĝon esperantan pri la urbo. Jen ĝi estas. La reto abundas je informoj pri tiu ĉi vigla urbo. La vikipedia artikolo pri Bengaluro estas nur komencopunkto!

Pri la seminariejo, ISI: La ejo de SAS-4 estos la urbomeza Indian Social Institute (ISI; la Barata Socia Instituto). La vizio de ISI estas krei egalecan kaj inkluzivan socion. Ĝi estas esplorinstituto kaj instituto por trejnado de diversaj sociaj aktivuloj, aparte tiuj kiuj laboras kun la plej malriĉaj tavoloj de la socio. Vizitu ilian (anglalingvan) retejon ĉi tie.

Vidaĵo de la centra korto de ISI, Bengaluro, Barato.

Vidaĵo de la centra korto de ISI, Bengaluro, Barato. – Foto: A. Giridhar RAO

Kontakteblecoj:

 


Hejmo  : Eventoj  :   La Praga Manifesto  :    Mapo   :   Projektoj  :   Novaĵoj  :  Pri ni