Raportas Ramya Jyothi U.
Ĵaŭde la 28an de aprilo 2016, d-ro Ranganayakulu kaj mi Ramya Jyothi [ramja ĝjoti] vizitis la universitaton Azim Premji University en la urbo Bengaluro, la ĉefurbo de la gubernio Karnatako por partopreni en grup-diskuto pri “Esperanto kaj Lingva Demokratio”. D-ro Giridhar Rao, kiu gvidas la kurson tie, invitis nin. Jen kelkaj bildoj.

D-ro Ranganayakulu enkondukas sin kaj diskutas pri la temo.

Mi salutis kaj prelegis pri la temo.
La sekvan tagon mi kaj d-ro Giridhar kune renkontis s-inon Jenny Goddard, esperantistino 65-jaraĝa el Britujo kiu venis al Barato por viziti la landon, kaj lernigi e-lernantojn en Bengaluro. Ni renkontis ŝin je la 3a posttagmeze ĉe la stacidomo nomata ‘Metro’ (angle) en Bengaluro.
Ŝi vizitadas Baraton ekde la 2a de aprilo 2016. Ŝi jam vizitis urbojn (granda urbo Hajderabado, granda urbo Vizag, La Aaraku Valo, Monta regiono nomata Ooty, granda urbo Mysore kaj nun Bengaluro). Je la 3a Majo 2016 ŝi estas vojaĝonta al urbo Mumbajo la ĉefurbo de la gubernio Maharaŝtro. Poste ŝia plano estas iri al la gubernioj Raĵastano, Delhio ktp.
Ŝi volas renkonti esperantistojn en Barato. Ni paroladis kaj diskutis multajn temojn kaj pasigis tempon tre agrable. Ni petis ŝin pri la movado de Esperanto en Britujo. Ŝi ĝuis la tempon same kiel ni dum nia renkontiĝo. Ŝi montris kelkajn bildojn pri sia domo. Ni revenis hejmen feliĉe kaj kontente. Unuafoje mi renkontis tiom da esperantistoj en du tagoj unuloke kaj la unua foje mi renkontis alilandan esperantiston.

Mi kaj s-ino Jenny Goddard

De maldekstre, d-ro Giridhar Rao, d-ro Ranganayakulu kaj mi (Ramja)

De maldekstre, d-ro Giridhar Rao, mi (Ramja) kaj s-ino Jenny Goddard
Hejmo : Eventoj : La Praga Manifesto : Mapo : Projektoj : Novaĵoj : Pri ni