La Unua Bulteno

La Unua Bulteno

Temo | Vetero | Vojaĝplano | Loĝado | Barato estas… | La Kongresurbo | La programo | Postkongresaj | Ekskursoj
Barato lokiĝas en la esperanta mondmapo jam de la zamenhofaj tagoj. Dum la pasintaj tri jardekoj la lando pliverdiĝis. Sed ĝis nun esperantistoj de la mondo havis malmultajn okazojn viziti Baraton, landon aparte allogan kaj turimse neignorindan. Jen estas la unua verda evento grandioza en la ‘inda’ duonkontinento!
Do kaptu la okazon. Venu al Bengaluro, la ĝardenurbo de Barato, la 6a plej granda urbo en la lando. Se vi ŝatas mildan klimaton, bonhumoran, simpatian loĝantaron, riĉan kulturon, belsonajn lingvojn lokajn, bongustajn manĝaĵojn, indan bieron, profundan dormon kaj belajn pejzaĝojn, ne maltrafu la ŝancon.
Temo: Federacio Esperanto de Barato bonvenigas vin al la Kongreso en la kunvena halo de la prestiĝa Barata Instituto de Neŭroscienco por 5-taga Azia Kongreso de Esperanto.

La temo de la Kongresoestas:
Esperanto en multlingva Azio
La kongresaj sesioj esploros la rolon de Esperanto ĝis nun kaj estonte en la plurlingva azia lingva etoso. La Kongreso ankaŭ plu emfazos la daŭrantan rolon de Esperanto en plifortigado de rilatoj inter aziaj landoj.

Vetero: En februaro la maksimuma temperaturo en Bengaluro estas ĉ. 27˚C (80˚F) kaj la minimuma estas 15˚C (60˚F); la humideco estas 60%. Do, hela suno kaj malvarmaj noktoj. Portu puloveron kaj normalan vestaron. Barato havas nur unu tempozonon, 5,30 horojn antaŭ la GMT (UTC). Tiel estas, 14h00 GMT estas 19h30 en Barato.

Vojaĝplano: La bengalura flughaveno havas internacian alireblecon. Aziaj delegitoj de ekster Barato povas flugi rekte al Bengaluro de Singapuro aŭ Bankoko. Ankaŭ flugoj de eŭropaj landoj konektas al Bengaluro. La flugtempo inter Bengaluro kaj Delhio estas 150 minutoj; de Mumbajo (iama Bombajo) estas 70 minutoj kaj de Ĉenajo (iama Madraso) estas 40 minutoj.

Loĝado: Kongresanoj havas la eblecon elekti loĝlokon el diversaj variantoj. La Dua Bulteno kunportos pliajn detalojn pri loĝado.

Barato estas geografio…. La sepa plej granda lando en la mondo, tiu ĉi duonkontinento etendiĝas 3.000 kilometrojn de sudo al nordo. Longa kaj belega marbordo; neĝkovritaj montegoj norde – kaj inter ili, dezertoj, duontropikaj ebenaĵoj, lokoj de altega pluvado, ĉiamverdaj ĝangaloj… ĉion ci vi trovos ĉi tie.

Barato estas historio…. Troviĝas ŝpuroj de kulturo en la lando jam de pli ol 9 mil jarojn antaue. Ĉ. 3300 a.K. aperis kompleksa urba civilizacio laŭ la rivero Induso. Poste venis pluraj regnoj, inter ili tiu de la imperiestro Aŝoko (273-232 a.K.), rimarkinda pro sia eksplicita neo al la milito. La Ora Epoko ekde la tria jarcento p.K. vidis multajn atingojn en la scienco, inĝenierado, arto, literaturo kaj la filozofio. Venis mezepoke la Mogoloj, kaj kun la invado ankaŭ venis ilia arkitekturo, arto, astronomio kaj kuirado, pliriĉigante la landan kulturon – pensu nur pri la Taĝ-Mahalo! Dume daŭre floradis la plejparte hinduaj regnoj en la sudo de la lando. Ekde la 16a jarcento, venis komercistoj de pluraj
eŭropaj landoj – Britio, Danujo, Francujo, Nederlando kaj Portugalujo – landoj kiuj finfine koloniadis Baraton, malriĉigis ĝin, kaj iom paradokse ankaŭ modernigis ĝin!

Barato estas religio…. Lulilo de kvar grandaj religioj de la mondo: La Hinduismo, Budhismo, Ĝajnismo kaj Sikhismo. Se paroli nenion pri miloj da “malgrandaj tradicioj” kaj la kredsistemoj de la indiĝenaj popoloj en la lando. Vere mirinda spirita teksaĵo! Ĉu do la Baratanoj estas tre (eĉ tro!) religiemaj? Venu kaj eltrovu la veron mem! Vizitu antaŭ kaj post la Kongreso kelkajn religie gravajn lokojn kaj en la sudo kaj la nordo de Barato.

Barato estas lingvoj…. Pli ol 1.500 ‘gepatraj lingvoj’; 428 ‘vivantaj lingvoj’; 87 lingvoj en la
amaskomunikilaro; 23 ‘oficialaj lingvoj’ kiujn parolas 95% de la popolo – ĉiujn aliajn parolas nur 5% de la popolo. Imagu la gamon de sonoj, skribsistemoj, proverboj, ŝercoj! Venu do por sperti almenaŭ parton de tiu gamo; aŭskultu dum la Kongreso diversajn lingvojn. Kaj ne, ne temas pri krokodilado!

Barato estas bongustaj manĝaĵoj…. Ja tutmonde troviĝas barataj restoracioj, sed la gusto estas neforgesebla se vi gustumas barataĵojn en Barato mem! Kaj la Azia Kongreso estas la plej bona ŝanco gustumi baratajn ekzotaĵojn: Dosa, Idli, Puri, Pongal, Pulaŭ, Birjani, Ĝoladaroti – venu al Bengaluro por gustumi la manĝaĵon malantaŭ la ekzotaj nomoj! Kaj ĉu ni jam menciis la baratan bieron?

La Kongresurbo, Bengaluro lokiĝas je alteco de 950 metroj (3115) futoj, la klimato do estas tutjare milda. La urbo famiĝas pro fabrikoj de flugmaŝinoj, horloĝoj, telefonoj, fervojradoj, eĉ spaccentro, kaj plej laste pro la vigla informteknologia industrio. La urbo kreskis ĉirkaŭ fortikaĵo konstruita en 1537.

Bengaluro estas administra urbo de britoj ekde 1831 ĝis 1881. Poste ĝi estis redonita al la reĝo de Majsoro. La Universitato de Bengaluro estis fondita en 1964. Ankaŭ samjare la Universitato de Agrikulturaj Sciencoj estis fondita. La fama kaj prestiĝa Barata Instituto de Scienco estis fondita en 1909.

La programo
11a de februaro 2008 (Lundo)
14.00: Akcepto de la delegitoj
18.00: Interkona vespero kaj Bankedo

12a de februaro 2008 (Mardo)
10.00 – 12.00 Inaŭguro
13.00 – 14.00 Tagmanĝo
14.00 – 17.00 Fakkunsidoj
19.00 – 21.00 Vespermanĝo kaj distraĵoj

13a de februaro 2008 (Merkredo)
9.00 – 12.00 Fakkunsidoj
12.30 – 13.30 Tagmanĝo
14.00 – 18.00 Duontagaj ekskursoj

14a de februaro 2008 (Ĵaŭdo)
9.00 – 12.00 Fakkunsidoj
12.30 – 13.30 Tagmanĝo
14.00 – 17.00 Fakkunsidoj
19.00 – 21.00 Vespermanĝo kaj Internacia vespero

15a de februaro 2008 (Vendredo)
9.00 – 12.00 Fakkunsidoj
12.30 – 13.30 Tagmanĝo
14.00 Fermo.

Postkongresaj ekskursoj
La 5a Azia kongreso estas taŭga okazo viziti neforgeseblajn lokojn en Barato. Jen la variantoj:
1. Karnataka itinero
La karnataka itinero estas unika okazaĵo kiu montros al vi la koron de la regiono Karnatako. Vi vizitos diversajn lokojn inter kiuj estas vasta banjanarbo, reĝa palaco, muzeo de pentraĵoj, Srirangapattana (iama ĉefurbo), belega miljarmalnova templo
(Somnathpur), la birdejo Rangantittu en la rivero Kaveri, grandega statuo de Mahaviro, la Ĝajna religia guruo, en Sravana Belagola, du mirindaj temploj en Belur kaj Halebid, kaj fine Hampi, la vasta ruinaro de la mezepoka ĉefurbo. Pliajn detalojn portos la Dua Bulteno.

2. Laŭmara itinero
La dua itnero kondukos vin al la pitoreska okcidenta marbordo de suda Barato. Vi vizitos Keralon, la regionon de spicoj, ĉiam verdan kaj flankakvan gubernion. Plue, laŭ la marbordo, vi iros al la fama drinkejo de Barato, Goao kaj ĝuos etoson nebaratan. Tie vi ankaŭ algapos al giganta akvofalo Dudsagar. Ambaŭ itieneroj havos esperanto-gvidistojn.

3. Norda itinero
En tiu ĉi norda itinero vi vizitos la Taĝ-Mahalo, belegan simbolon de la amo, en la urbo Agra, kiu estas apud la nacia ĉefurbo Delhio. La ora triangulo turista estas favorata de multaj turistoj al Barato. LKK organizos vian nordan itineron depende de viaj vojaĝplanoj. Sed esperanta ĉiĉeronado mankos en tiu ĉi itinero.

Nepre venu!

 

Hejmo  : Eventoj  :   La Praga Manifesto  :    Mapo   :   Projektoj  :   Novaĵoj  :  Pri ni

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.